Tramtransporto - Vikipedio

Praga tramo de linio 22 estas veturanta sur relplektaĵo.
Finstacio de tramo n-ro 8 en Brno Lisen
Nostalgia tramo de Istanbulo

Tramtransporto estas speco de reltransporto uzata en urba amasa transporto (UAT). Nuntempe la tramoj havas kutime elektran movumon, dum kio ili prenas la kurenton el trolea kondukilaro helpe de pantografo.

La tramtransporto diferenciĝas de fervoja transporto kutime per tio, ke ĝi estas ofte gvidita sur komunikiloj (kutime en la stratoj de urboj), trafikado sole de persona transporto, per malpli grandaj distancoj inter haltejoj, pli malpezaj veturiloj, pli mallonga maksimuma longeco de trajnoj, malpli longaj intervaloj, per alia maniero de gvidado de trafiko kaj diferenciga laŭleĝa kadro reguliganta manieron de aprobado kaj teknikaj postuloj. Sed en kelkaj ŝtatoj estas kutime, ke la tramsistemo traplektiĝas kun la fervoja kaj kelkaj veturiloj povas veturi unu inter la alia.

En la tramtransporton enfalas ankaŭ rapidrela tramo (Light Rail), kiu estas trafikata per iom alia maniero, ekz. ĝi kondukas ĉiam apud ŝoseo, por ke ĝi ne malebligu la trafikon, kaj ĝi estas plie eluzata kiel spina speco de la transporto (simile kiel metroo). La rapidrela tramo plej ofte aperas en Usono.

Evoluo de tramtransporto en la mondo[redakti | redakti fonton]

La unua linio de ĉevaltira tramo estis establita en la jaro 1832 en Novjorko. Komencante de la jaro 1845 oni komencis konstrui tramliniojn ankaŭ en Eŭropo. Unue veturis sur ili tramoj je ĉevala movumo, pli poste aperis vaporaj tramoj kaj ankaŭ kablotramoj. La unua kablotramo estis konstruita en San-Francisko en la jaro 1873. Tri linioj de kablotramo ankoraŭ ekzistas en ĉiu ti urbo.

La unua elektra tramlinio estis konstruita en Berlino (urboparto Lichtenberg) en la jaro 1881 de la firmao de Werner von Siemens. Alia frua malpeza elektrika fervojo simila al tramo estas Elektra fervojo de Volk (angle: Volk's Electric Railway), konstruita en 1883 de Magnus Volk en Brajtono, Anglio. Ĝi ankoraŭ ekzistas.

Inter la fino de la 19-ja jarcento kaj la Unua mondmilito multaj tramretoj (unue ĉevaltiraj, poste elektrikaj) tra la tuta mondo (Eŭropo, Rusio, Ĉinio...) estis konstruitaj de firmaoj belgaj (Compagnie mutuelle de tramways, firmao de Édouard Louis Joseph Empain, firmao de Édouard Otlet).

La ora erao de tramoj estis en la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam aŭtobusoj estis nur eksperimenta formo de transporto kaj la tramoj tiel havis neniun konkurencon, plie urboj rapide kreskis.

Post la dua mondmilito la tramslinioj estis en vico da urboj de Eŭropo kaj Usono nuligitaj kaj la tramoj estis perceptataj kiel nemoderna maniero de transporto, krom alia pro rapida evoluo de aŭtobusoj, kaŭzita pro perfektigo de teknologio de eksplodmotoro. En Usono eĉ firmao General Motors fondis kompanion „National City Lines“, kiu foraĉetis trafikantojn de la tramtransporto en la unuopaj urboj kaj la tramojn ĝi anstataŭigis per aŭtobusoj.

Post la postmilita falo de la tramtransporto, ĉefe en Usono kaj en la 70-aj jaroj ankaŭ en ĈSSR, la energia krizo en la jaro 1973 komencis eraon de renesanco de la tramoj (1991 Strasburgo, 1998 Orléans), kiu daŭras ĝis hodiaŭ en okcidenta Eŭropo kaj trapenetras eĉ en Usonon (San-Diego, Los Angeles, Portland, Vaŝingtono). En kelkaj usonaj urboj estas konstruataj sistemoj de la t.n. rapidtramoj, kiujn eŭropanoj kaj aŭstralianoj evidente markus kiel tramliniojn - vidu artikolon Tramtransporto en Usono.

En vico de urboj oni ekvidas en la tramtransporto unu el vojoj por solvi problemojn kaŭzitaj per individua aŭtomobila transporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]